Akva fluanto

la Misisipo (rivero) en Minneapolis, Usono

Akva fluanto estas en hidrologio kolektiva esprimo por ĉiu surface fluantaj akvoj, do, fluantaj akvoj en la interno de la lando. Temas pri malfermaj akvoj.

Akvofosaĵo povas esti aŭ fluanta akvo aŭ nefluanta, do kuŝanta akvo.

Fluantaj akvoj fluas laŭ la gravito ĝis la enfluejo en lago, pli granda rivero aŭ maro. Tre maloftaj estas fluantaj akvoj, kiuj ekestis pro la forfluo de troa akvo de lagoj kaj marĉoj aŭ de degelakvo de glaĉeroj. La tiel estiĝintaj fluantaj akvoj havas propran karakteron rilate akva kemio, fludinamiko ksj vivakomunumo.[1]. La areo el kiu fluanta akvo ricevas siajn alfluantajn akvojn estas sia akvokolekta baseno.

  1. Wilfried Schönborn, Ute Risse-Buhl: Lehrbuch der Limnologie. Schweizerbarth Verlag, Stuttgart 2. Auflage 2013. ISBN 978-3-510-65275-4

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search